top of page

Servoj 

Dum la 2-a Internacia Esperanto-lernejo okazos la busa duontaga ekskurso (antaŭtagmeze) ( vendrede)-

Minimume devas partopreni 20 personoj.

Vojlinio estas : Kastelo Bartošovice - Nový Jičín - Štramberk -  Hukvaldy - katelo Bartošovice. 

La prezo ( 210 ,- CZK )  enhavas nur vojaĝo per aŭtobuso, sen enirprezoj al muzeoj, burgo ktp. 

Nový Jičín

Nový Jičín estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, 30 km sudokcidente de la urbo Ostrava. En 2007 ĝi havis 27 617 loĝantojn.

La historia urbokerno estas ekde 1967 proklamita kiel urba monumentrezervejo. En 2001 Nový Jičín akiris prestiĝan titolon "Historia urbo de la jaro". Sidejo de la mondkonata ĉapelfabriko Tonak kun pli ol 200jara tradicio.

  • regula kvadrata placo kun vico da bele konservitaj renesancaj kaj barokaj burĝaj domoj kaj baroka pestokolono el 1680 - supozeble kiel unusola en la tuta Ĉeĥio ĝi estas ornamita seninterrrompe en sia tuta longeco per urboarkadoj, troviĝantaj ankaŭ en la apudaj stratetoj (en 2008-9 la placo trapasis ampleksan rekonstruon)

  • kastelo Žerotín - origine fortikigita domo el la 14-a jarcento rekonstruita je palaco en gotika kaj renesanca stiloj, nuntempe sidejo de Distrikta patrujscienca muzeo 
     

Štramberk

Štramberk estas urbo kun 3 300 loĝantoj, situanta en Moravio 10 km de urbo Nový Jičín, 2 km de urbo Kopřivnice.

La unua mencio pri la vilaĝo sub burgo devenas el la jaro 1211. En la jaro 1359 Štramberk estas jam menciata kiel urbo. Margrafo Jan lasis ĉirkaŭbari la urbon per remparoj, kiuj parte konserviĝis ĝis hodiaŭ. Al la urbo dominas cilindroforma turo, nomata Štramberská trúba. Devene ĝi estis konsisto de gotika gardburgo el 1-a duono de la 14-a jarcento. En la jaro 1646 la burgo estis jam en ruinoj, en la jaro 1782 ĝi estis ruinigita tute – restis sole la turo. Pli malfrue aĉetis ĝin arkitektoK. Hilbert kaj li kreis el ĝi belvederon por turistoj.

Sude super la urbo troviĝas kaverno Šipka, kiu famiĝis pro trovo de ono de mandiblo de neandertala infano, la t.n. "Ŝipka-a mandiblo".

Hukvaldy estas ruino de burgo en la samnomata municipo Hukvaldy en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono.

La unuaj mencioj pri la hukvalda burgo devenas el la jaro 1285. Kiel fondinto de Hukvaldy estas konsiderataj germanaj grafoj el Hückeswagen. En duono de la 14-a jarcento unuafoje akiris la burgon olomoucaj episkopoj, kiuj estis ankaŭ la plej oftaj regantoj de la burgo. Ilia posedaĵo estis en la jaro 1355 eĉ konfirmita per papa bulao, kiu samtempe malpermesis vendi aŭ lombardigi ĝin. En la jaro 1465 akiris la burgon ĉeĥa reĝo Jiří z Poděbrad, kiu sekve vendis ĝin reen al la olomouca episkopujo. Al tiama episkopo Taso z Boskovic finance helpis liaj fratoj Dobeš kaj Beneš Černohorskidoj z Boskovic, kiuj ankaŭ transprenis la burgon post tio, kiam episkopo Taso mortis pro pesto.

Leoš JANÁČEK naskiĝis tie en la jaro 1854 . Li estis ĉeĥa komponisto, vivinta en Brno. Lia muziko estis kuraĝe moderna. Ofte ludataj estas liaj operoj: Liška Bystrouška, Šárka (1887-1888), Komenco de romano (1891), Jenufa (Její pastorkyňa) (1894-1903), Sorto (1903-1904), Ekskursoj de sinjoro Brouček (1908-1917), Káťa Kabanová (1919-1921), Aventuroj de vulpino Ruzulino (1921-1923), Afero Makropulos (1923-1925), El la morta domo (1927-1928). Li kolektis folklorajn kantojn en Moravio.

En Brno funkcias Janáček-Operejo kaj Janáček-Akademio de Muzaj Artoj (pri muziko kaj aktorado).

 

 

Příbor - Hukvaldy
bottom of page